Bulguro kuiriĝis kun tomatoj

Ĉi tiu recepto sonas tre modesta sed ĝi estas mirige bongusta, ankaŭ malmultekosta. Ĝi estas el “A Lebanese Feast” de Mona Hamadeh.

Por 4: 40 minutoj

  • 70ml olivoleo
  • 1 granda cepo, hakita
  • 500g plenkreskaj tomatoj, hakitaj
  • 1tsp salo
  • 1/2tsp nigra pipro
  • 300g bulguro

Hejtu la olivoleo en kaserolon poste fritu la cepon ĝis oran. Aldonu la hakitajn tomatojn, salon kaj muelitan pipron. Kovru la kaserolon kaj permesu ĝin boletigi sur malgranda hejto dum ĉirkaŭ kvin minutoj.

Lavu kaj drenu la bulguron, poste aldonu ĝin al la tomatoj kaj cepo. Kovru poste kuiru dum 15 minutoj plu sur malgranda hejto, permesanta la bulguro kuiri en la suko de la tomatoj. Se ne estas sufiĉe suko de tomato, aldonu iom da akvo poste kuiru ĝis la akvo evaporiĝis.

La recepto diras servi ĝin kun brasika salato sed mi ŝatas ĝin kun peklitaj kukumoj.

Advertisements

Farĉita brezita celerion

A recepto de Jamie Oliver el “Jamie Cooks Italy” ke mi kuiros baldaŭ.
Por 4 – 8: 2 horoj 20 minutoj

  • 150g acidpasto pano
  • 2 bonaj kvalitoj kolbasoj
  • 200g haketa bovidajo aŭ porko
  • 2tsp seka origano, timiano aŭ rosemareno
  • 1 muskato
  • olivoleo
  • 2 grandaj kapoj da celerioj
  • 2 cepoj
  • 4 pecoj da ajlo
  • 150ml blanka vino
  • 2 x 400g ladskatoloj da bonaj kvalitoj tomatoj

Hejtu la fornon al 180C. Ŝiru la panon en bovlon kaj verŝu 400ml da akvo sur ĝin. Elpremu la kolbasoj el siaj haŭtoj en ceteran bovlon, aldonu la haketo, sekaj herboj kaj iomete da nigra pipro, poste raspu en duono de la muskato. Elpremu la akvon el la pano kaj aldonu ĝin al la miksaĵo kun 2tbsp oleo, poste pistomiksu ĝin kune.

Konservanta kelkaj flavajn foliojn, tondu la finojn de la celerioj trunketoj do ke ili estas ĉirkau 20cm longaj. Lavu ilin poste senŝeligu la finojn kaj fibrajn flankojn. Tenantas la bazon de unu celerio kapo en via mano, kaj provantas konservi la kapo en unu peco, etendu la trunketoj aparte kaj komencu farĉi duonon de la haketo miksajzo ene, ĝis la fino, dum fiksante ilin kune. Ligu ĝin per kordo. Ripetu por la cetera kapo. Metu ilin en altaflankan uĵon (25cm x 30cm), kovru per aluminia papero por rosti antaŭ unu horo.

Dume, senŝeligu kaj maldike trancu la cepojn kaj ajlojn pecojn. Metu en granda maladhera paton sur mezgranda hejto kun 1tbsp oleo poste kuiru dum kvin minutoj, movanta ofte. Verŝu la vinon en tiam permesu ĝin forkuiri, poste aldonu la tomatojn kun du ladskatoloj da akvo. Boletigu ĝin sur la plej malgranda hejto, movantas okaze, ĝis la celerioj estas kuirintaj. Verŝu la sauĉo en la uĵon, metu en la fornon denove kuiri dum 40 minutoj, turnantas la kapojn duone. Por servi, duonigu ambaŭ celerioj kapoj vertikale, verŝu la saucxo super ilin kaj surŝutu per kelkajn celeriojn foliojn.

Aspektas bongusta!